EKZAMENOJ DE ILEI/UEA
La Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA
estas unu el la plej gravaj komunaj projektoj de ambaŭ organizaĵoj ekde kiam en
1986 ILEI transprenis la edukajn taskojn de UEA. La ekzamena sistemo estis
relanĉita en 1989 en la samaj niveloj kiuj ekzistas ĝis hodiaŭ: Elementa kaj Meza. Supera nivelo restas ankoraŭ
starigota.
La ekzamenoj servas kiel
mezuriloj de la kapableco praktike uzi esperanton je elementa kaj meza niveloj
kaj konsistas el gramatika antaŭtesto,
skriba (lega kaj aŭskulta komprenoj, diktaĵo, eseo, testo pri
kulturaj konoj) kaj parola (konversacio)
partoj. Sukcesa
trapaso de la Elementa Ekzameno ne estas antaŭkondiĉo por kandidatiĝi por la
Meza Ekzameno.
Pri la ĝenerala
administrado de la ekzamenoj respondecas sep-membra Internacia Ekzamena Komisiono (IEK),
kiu kunlabore kun la membraro de Internacie
Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) de ĝi nomita konstante ellaboras
specimenajn testojn por disponigi al la diversaj centroj dezirantaj okazigi
ekzamensesiojn.
Por havi kompletan priskribon de
la Ekzamenoj (celaron, postularon, regularon kaj specimenajn testojn) ni
rekomendas aĉeti la gvidilon Internaciaj
Ekzamenoj de ilei/uea, facile mendebla tra via kutima
libroservo, kaj de kiu ni ĉi tie nur resume skizas kelkajn liniojn.
Postularo de la Ekzamenoj:
El simple gramatika
vidpunkto la postularo estas jena:
·
Akuzativo:
rekta objekto, direkto, tempopunkto, anstataŭo de prepozicio; (kaj testataj nur
meznivele) post subjunkcio, dimensio, post prepozicioj, tempomezuro.
·
Prepozicioj:
ĉiuj el ili, kapablo uzi ilin en la ĝusta kunteksto, distingo de paroj per/kun, pro/por, da/de, por/po.
·
Transitiveco de verboj: ĉefe la tasko asigni -ig-,
-iĝ- ĝuste.
·
Korelativoj:
konsiderante kvaliton (demanda, montra, ktp) aŭ morfologion (pronomoj,
adverboj, ktp). Kontrolado ankaŭ de la uzo de kiu kiel rilativo, kaj en la meza nivelo de la paro kiu/kio en ties rilativa funkcio.
·
Participoj:
specife testataj meznivele.
·
Refleksivoj:
testata nur meznivele
·
Afiksoj:
krom la plej simplaj, konendaj elementnivele, kandidato por la meza nivelo
devas havi konojn ankaŭ pri la sekvaj: fi-,
pra-, retro-, -at-, -ĉj-, -end-, -esk-, -ism-, -it-, -iv-, -nj-, -obl-, -op-,
-ot-, -oz-, -um-.
·
Leksiko:
en la elementa nivelo la atendo estas la aktiva kapablo uzi almenaŭ 800
morfemojn kaj kompreni 1200. Meznivele la postulo estas 1400 kaj 2000
respektive.
·
Miksita testo: funkcias meznivele kaj inkluzivas uzon de la subjunkcio ke, distingon inter adjektivo kaj
adverbo, gradojn de la adjektivoj, numeralojn, uzon de la artikolo, utiligon de
bazaj adverboj, konon de konjunkcioj, utiligon de subjunkcioj, uzon de la
kondicionala kaj volitiva modoj kaj utiligon de specialaj parolturnoj por
esprimi kaŭzon kiel pro tio ... ke, tial
... ke.
Gramatika antaŭtesto:
Ĉefaj duboj
de tiuj esperantistoj kiuj deziras ekzameniĝi estas: 1) ĉu ili trapasos la
gramatikan antaŭteston, nepra kondiĉo por daŭrigo de la ekzameno, kaj 2) ĉu ili
havas sufiĉan nivelon por ekzameniĝi rekte meznivele.
Por helpi
forigi tiujn dubojn ILEI-Cat oferas senpagan
konsilan servon. Sube ni prezentas elementan kaj mezan
gramatikajn antaŭtestojn, simple solvu kaj sendu al ni. Membro de la Internacie
Rajtigita Ekzamenantaro korektos kaj kvalifikos ilin (kompreneble neoficiale),
tiel vi iom pli bone konos vian nivelon.
ELEMENTA NIVELO SPECIMENA GRAMATIKA ANTAŬTESTO Poentoj:
50; Sukceslimo: 70%; Tempodaŭro: 40 minutoj 1. Akuzativo. Last__ somer__ mi vizitis
la kastel__ Brikelor, kiu__ datas de la dekkvar__ jarcent__ kaj havas du
tur__ kvin metr__ alt__. En la divers__ salon__ de la kastelo estas
ekspozici__ pri grekaj statuoj, kiu__ la grafo de Brikelor tre singarde
kolektis dum jar__. Fakte la plej grava ekspoziciaĵo estas grandeg__ brik__
el oro, kiu__ donis la nom__ al la graf__ famili__ kaj estas gardata de
severmienaj policistoj. 2. Prepozicioj. a. La infanoj manĝis
___ du pomojn. 3. Transitiveco
de verboj.
a. Bonvolu sid___ ĉi
tie! 4. Demandoj. a. Helena venis
frue hodiaŭ 5. Afiksoj. a. La kurac____ receptis
fortajn medikamentojn al tiu _____san_____. |
MEZA NIVELO SPECIMENA GRAMATIKA ANTAŬTESTO Poentoj:
110; Sukceslimo: 70%; Tempodaŭro: 50 minutoj 1. Akuzativo. "Mi proponas, ke ni
fond__ en ni__ urb__ orkestr__, komenc__ modest__ sed iom post iom
grandioza__", diris la maljunul__. Ĉiu konsentis, komence ĉio bone iris,
sed poste leviĝis mult__ kverel__ inter la muzikist__. Oni elektis la
maljunul__ kiel la ĉefviolonist__, ki__ estis nepopulara decido. 2. Transitiveco
de verboj. a. La dirigento lev___
sian bastoneton kaj la koncerto komenc___. 3. Participoj. a. Post du tagoj
Vilhelmo plantos betulojn en nia ĝardeno. La betuloj estas plant___. Vilhelmo
estas plant___ ilin. 4. Refleksivo. Paŭla havas du infanojn:
Marta kaj Rodrigo. Marta havas du amikinojn en la lernejo, kiuj ĉiutage
revenas hejmen per la aŭto de la patrino de Marta. Rodrigo havas du amikojn,
kiuj ludas futbalon kun li. 5. Leksiko.
|