NIA
LUDEJO |
Sendube la plej bona maniero lerni estas per ludoj, pro tio ni
kreis tiun ĉi paĝon kies celo estas la interŝanĝo de ideoj
kaj spertoj pri didaktikaj ludoj (des pli bone se oni povas ilin
apliki al la lernado de esperanto, kompreneble).
Por ke ni havu riĉan kolekton de ludoj ni bezonas vian
helpon, ne nur vizitu la paĝon kaj profitu de la ludoj en ĝi
(kion vi ja estas kore invitita fari) sed ankaŭ sendu viajn
proprajn ludojn, didaktikajn sugestojn, ideojn, k.s. kun mallonga
klarigo pri ili. Ĉiuj kunlaboraĵoj estos bonvenaj. Sed ĉar jam
multaj libroj ekzistas en kiuj oni teorie prezentas tiajn
helpilojn, ni petas ke vi sendu nur de vi persone spertitan
materialon. Antaŭdankon.
·
BINGO (praktikado de la
numeraloj)
·
DEMANDOKARTOJ
(praktikado de aŭda kompreno de demandoj)
·
PENDUMITO / PRIZONULO
(praktikado de vortaro)
·
KRESKANTA FRAZO
(praktikado de lingva memoro)
·
DESEGNU TIE (praktikado
de lokaj adverboj)
Jen kvazaŭ-deviga ludo por pasiva aŭd-komprena praktikado de
la numeraloj, tre ŝatata de gelernantoj ĉiuaĝaj. La ludo ne
bezonas klarigojn ĉar estas sufiĉe konata kaj vi povas eĉ
aĉeti ĝin en vendejoj, sed por uzi ĝin en la klaso atentu la
sekvajn konsilojn:
- por ke la ludo ne tro longe daŭru, ne utiligu ĉiujn 90
numeralojn, sufiĉos 20-30 diversaj, t.e. ne sinsekvaj, sed tiam
vi mem devos pretigi la kartojn (kun 10-12 numeraloj sur ili)
- kiam temas pri komencantoj disdonu po unu karton al ĉiu
duopo por ke ili helpu unu la alian
- petu ke ĉiun aŭditan numeralon oni substreku aŭ
encirkligu NE FORSTREKU, tiel vi povos poste facile kontroli la
gajnintan karton
Tre amuza varianto estas Magia Bingo:
- uzu nur kartojn kiuj enhavas almenaŭ unu saman komunan
numeralon (se vi pretigas ilin atentu pri tio)
- tiun konkretan numeralon diskrete apartigu de la aliaj
antaŭ la komenco de la ludo
- post kiam ĉiuj aliaj numeraloj estos eldiritaj, prenu tiun
kaj eldiru al la klaso; ĉiu havos Bingon samtempe, kio estos
neimagebla granda surprizo
La celo de tiu ĉi ludo estas la praktikado de rapidaj
kompreno kaj reago al demandoj, sed ankaŭ la intonacion de
demandoj oni povas prilabori. Vi devos skribi po unu demandon sur
kelkaj kartoj kaj ties respondojn sur aliaj. Almenaŭ tri-kvar
kartoj po unu lernanto estos bezonataj. La ludo disvolviĝas
jene:
- dividu la klason en du grupoj kiuj ne sidu kune kaj disdonu
al unu la kartojn kun demandoj kaj al la alia tiujn kun respondoj
- unu post la alia kaj post mallonga paŭzo inter ili la
lernantoj kun demandokartoj laŭtlegas unu el siaj kartoj unufoje
(se ne venas ĝusta reago el la alia grupo tiu karto estos denove
legata post la aliaj)
- kiam lernanto en la alia grupo aŭdas demandon kies
respondon li havas, tiu devas rapide reagi per legado de tiu
respondo. Se la respondo estas ĝusta, tiam tiu paro da kartoj
estas apartigita
- kutime lernantoj deklaras gajninton simple tiun kiu finis
siajn kartojn la unua, sed vi povas ankaŭ proponi
poento-sistemon (ĝi tre utilas se vi detektas lernantojn kiuj
senpripense reagas): donu unu poenton ĉe ĉiu ĝusta reago kaj
prenu ĉe malĝusta; tiu kun pli da poentoj je la fino gajnos la
ludon. Problemo estas ke nur lernantoj en la demando-grupo povas
akiri poentojn, la aliaj devos atendi sian vicon (aŭ ludi kune
kun lernanto en la alia grupo kaj tiel vi havos gajnintan paron)
- fine, NE ludu per la samaj kartoj du aŭ pli sinsekvajn
fojojn por ke la lernantoj ne mekanike memoru la parojn
demando-respondo anstataŭ klopodi kompreni ilin
Se vi disponas de teknikaj
rimedoj (komputilo, skanigilo kaj printilo) vi facile povas
adapti al esperanto jam ekzistantan bildan materialon kiel en la
maldekstra ekzemplo.
Bildojn fakte ne estas nepre bezonataj, sed la aspekto de
bildaj kartoj estas multe pli plaĉa.
Kiam temas pri Demandokartoj, la bildoj estas
helpo por ke lernantoj povu pli facile kompreni la situacion.
Sed se vi uzas kartojn kun bildoj, atentu bone ke la lernantoj
ne montru la kartojn al tiuj en la alia grupo por ke ili ne faru
la ekzercon simple per rigardo al la bildoj, sed per aŭskultado
kaj minimuma komprenado de la demandoj.
Jen ludo ideala por plenigi tiujn minutojn kiam ni jam finis
planitan lecionon sed restas ankoraŭ iom da tempo antaŭ la fino
de la lernohoro. Ĝi ankaŭ tre bone taŭgas kiel malstreĉigilo
por lacaj lernantoj iam ajn ĉar antaŭan preparadon aŭ
specialan materialon oni ne bezonas. Jen ĝia disvolviĝo:
- lernanto skribas sur la tabulo la unuan literon de elpensita
vorto kaj tiom da subaj streketoj kiom da aliaj literoj la vorto
havas. La aliaj devas diveni la vorton "petante" al li
literojn. Se la vorto enhavas la literon, kiun lernanto
"petas", tiu ĉe la tabulo devas ĝin skribi en la
koncerna(j) loko(j). Sed kiam iu maltrafas literon, tiam
ĉe-tabula lernanto strekas unu linion de desegno kiu ĉe la fino
(se la vorton oni ne divenas antaŭe) fariĝos Pendumito aŭ
Prizonulo (laŭ via gusto aŭ loka kutimo; vidu sube). Nesukcesa
provo diveni la vorton povas esti punata per pli ol unu linio.
- se viaj lernantoj havas jam sufiĉan nivelon aŭ se vi
deziras praktiki specifajn vortojn, proponu ke ili elpensu nur
nomojn de koloroj, manĝoj, bestoj, landoj, ktp. sed tiuokaze
ankaŭ ne skribu la unuan literon de la vorto por ne fari la
ludon tro facila.
- la lernanto kiu unue divenas la vorton iras al la tabulo kaj
elpensas siavice alian. Se neniu divenas, tiu kiu elpensis ĝin
rajtas resti kaj proponi novan. La ludo ne havas difinitajn
daŭron nek gajninton, sed kutime estas tre ŝatata kaj ĉiu
aktive partoprenas en ĝi.
Temas pri laŭgrada kreado de frazo kiel eble plej longa per
aldono inter la lernantoj de po unu frazero. Ideala por grupoj 5-
aŭ 6-membraj, sed se la klaso estas pli granda vi povas dividi
ĝin kaj kontroli du-tri samtempajn frazojn.
- la unua lernanto komencas frazon per vorto(j)n kiu(j)n la
dua devas poste ripeti antaŭ ol aldoni propra(j)n. Tria lernanto
ripetas la tuton kaj aldonas plian eron. La samon faras unu
lernanto post la alia ĝis ilia imagpovo elĉerpiĝos aŭ la
frazo fariĝos tro longa por memori.
- jen ekzemplo de celita (serioza) frazo: Lundon / matene / je
kvarono post la deka / Johano / iros / kun / sia fratino / al la
domo / de / amiko / por / ludi / kune / futbalon.
- por faciligi komencon, aŭ praktiki konkretan vortaron vi
povas sugesti kiajn erojn uzi kiel la unuajn.
Jen ludo kiu certe agrable surprizos multajn lernantojn, ĉar
oni kutime nur legigas kaj paroligas ilin.
- unue ĉiu lernanto dividu kajeran paĝon en kelkaj kadroj
laŭ unu el la sugestitaj modeloj.
- poste la instruisto petas,
ke ĉiu faru desegnon en konkreta kadro; jene: "Sube
maldekstre desegnu ĉevalon", "En la mezo bonvolu
desegni tablon", ktp.
- pli ol unu bildo povas esti desegnita en ĉiu kadro, sed
tiam avertu lernantojn antaŭe por ke ili ne faru tro grandajn
desegnojn kaj lasu sufiĉan lokon por du aŭ tri.
- kiam desegnado finiĝas, demandu al lernantoj pri la
desegnitaj bildoj, kio estas bona okazo ne nur por kontroli ĉu
ili bone komprenis sed ankaŭ por praktiki la akuzativon:
"Kion vi desegnis en la mezo?", "En la mezo mi
desegnis tabloN, kukoN, horloĝoN kaj domoN".
- kompreneble, oni ne celas artajn majstroverkojn, sed nur
rekoneblajn bildojn. Tamen, se vi renkontas lernanton kiu tute ne
kapablas esprimi sin per bildoj vi ja povas sugesti, ke li simple
skribu la vortojn anstataŭ ol desegni ilin.