NIA LUDEJO

 

Sendube la plej bona maniero lerni estas per ludoj, pro tio ni kreis tiun ĉi paĝon kies celo estas la interŝanĝo de ideoj kaj spertoj pri didaktikaj ludoj (des pli bone se oni povas ilin apliki al la lernado de esperanto, kompreneble).

Por ke ni havu riĉan kolekton de ludoj ni bezonas vian helpon, ne nur vizitu la paĝon kaj profitu de la ludoj en ĝi (kion vi ja estas kore invitita fari) sed ankaŭ sendu viajn proprajn ludojn, didaktikajn sugestojn, ideojn, k.s. kun mallonga klarigo pri ili. Ĉiuj kunlaboraĵoj estos bonvenaj. Sed ĉar jam multaj libroj ekzistas en kiuj oni teorie prezentas tiajn helpilojn, ni petas ke vi sendu nur de vi persone spertitan materialon. Antaŭdankon.


Jen momente niaj ludoj:

·         BINGO (praktikado de la numeraloj)

·         DEMANDOKARTOJ (praktikado de aŭda kompreno de demandoj)

·         PENDUMITO / PRIZONULO (praktikado de vortaro)

·         KRESKANTA FRAZO (praktikado de lingva memoro)

·         DESEGNU TIE (praktikado de lokaj adverboj)


BINGO

Jen kvazaŭ-deviga ludo por pasiva aŭd-komprena praktikado de la numeraloj, tre ŝatata de gelernantoj ĉiuaĝaj. La ludo ne bezonas klarigojn ĉar estas sufiĉe konata kaj vi povas eĉ aĉeti ĝin en vendejoj, sed por uzi ĝin en la klaso atentu la sekvajn konsilojn:

- por ke la ludo ne tro longe daŭru, ne utiligu ĉiujn 90 numeralojn, sufiĉos 20-30 diversaj, t.e. ne sinsekvaj, sed tiam vi mem devos pretigi la kartojn (kun 10-12 numeraloj sur ili)

- kiam temas pri komencantoj disdonu po unu karton al ĉiu duopo por ke ili helpu unu la alian

- petu ke ĉiun aŭditan numeralon oni substreku aŭ encirkligu NE FORSTREKU, tiel vi povos poste facile kontroli la gajnintan karton

Tre amuza varianto estas Magia Bingo:

- uzu nur kartojn kiuj enhavas almenaŭ unu saman komunan numeralon (se vi pretigas ilin atentu pri tio)

- tiun konkretan numeralon diskrete apartigu de la aliaj antaŭ la komenco de la ludo

- post kiam ĉiuj aliaj numeraloj estos eldiritaj, prenu tiun kaj eldiru al la klaso; ĉiu havos Bingon samtempe, kio estos neimagebla granda surprizo


DEMANDOKARTOJ

La celo de tiu ĉi ludo estas la praktikado de rapidaj kompreno kaj reago al demandoj, sed ankaŭ la intonacion de demandoj oni povas prilabori. Vi devos skribi po unu demandon sur kelkaj kartoj kaj ties respondojn sur aliaj. Almenaŭ tri-kvar kartoj po unu lernanto estos bezonataj. La ludo disvolviĝas jene:

- dividu la klason en du grupoj kiuj ne sidu kune kaj disdonu al unu la kartojn kun demandoj kaj al la alia tiujn kun respondoj

- unu post la alia kaj post mallonga paŭzo inter ili la lernantoj kun demandokartoj laŭtlegas unu el siaj kartoj unufoje (se ne venas ĝusta reago el la alia grupo tiu karto estos denove legata post la aliaj)

- kiam lernanto en la alia grupo aŭdas demandon kies respondon li havas, tiu devas rapide reagi per legado de tiu respondo. Se la respondo estas ĝusta, tiam tiu paro da kartoj estas apartigita

- kutime lernantoj deklaras gajninton simple tiun kiu finis siajn kartojn la unua, sed vi povas ankaŭ proponi poento-sistemon (ĝi tre utilas se vi detektas lernantojn kiuj senpripense reagas): donu unu poenton ĉe ĉiu ĝusta reago kaj prenu ĉe malĝusta; tiu kun pli da poentoj je la fino gajnos la ludon. Problemo estas ke nur lernantoj en la demando-grupo povas akiri poentojn, la aliaj devos atendi sian vicon (aŭ ludi kune kun lernanto en la alia grupo kaj tiel vi havos gajnintan paron)

- fine, NE ludu per la samaj kartoj du aŭ pli sinsekvajn fojojn por ke la lernantoj ne mekanike memoru la parojn demando-respondo anstataŭ klopodi kompreni ilin

Se vi disponas de teknikaj rimedoj (komputilo, skanigilo kaj printilo) vi facile povas adapti al esperanto jam ekzistantan bildan materialon kiel en la maldekstra ekzemplo.

Bildojn fakte ne estas nepre bezonataj, sed la aspekto de bildaj kartoj estas multe pli plaĉa.

Kiam temas pri Demandokartoj, la bildoj estas helpo por ke lernantoj povu pli facile kompreni la situacion.

Sed se vi uzas kartojn kun bildoj, atentu bone ke la lernantoj ne montru la kartojn al tiuj en la alia grupo por ke ili ne faru la ekzercon simple per rigardo al la bildoj, sed per aŭskultado kaj minimuma komprenado de la demandoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 


PENDUMITO / PRIZONULO

Jen ludo ideala por plenigi tiujn minutojn kiam ni jam finis planitan lecionon sed restas ankoraŭ iom da tempo antaŭ la fino de la lernohoro. Ĝi ankaŭ tre bone taŭgas kiel malstreĉigilo por lacaj lernantoj iam ajn ĉar antaŭan preparadon aŭ specialan materialon oni ne bezonas. Jen ĝia disvolviĝo:

- lernanto skribas sur la tabulo la unuan literon de elpensita vorto kaj tiom da subaj streketoj kiom da aliaj literoj la vorto havas. La aliaj devas diveni la vorton "petante" al li literojn. Se la vorto enhavas la literon, kiun lernanto "petas", tiu ĉe la tabulo devas ĝin skribi en la koncerna(j) loko(j). Sed kiam iu maltrafas literon, tiam ĉe-tabula lernanto strekas unu linion de desegno kiu ĉe la fino (se la vorton oni ne divenas antaŭe) fariĝos Pendumito aŭ Prizonulo (laŭ via gusto aŭ loka kutimo; vidu sube). Nesukcesa provo diveni la vorton povas esti punata per pli ol unu linio.

- se viaj lernantoj havas jam sufiĉan nivelon aŭ se vi deziras praktiki specifajn vortojn, proponu ke ili elpensu nur nomojn de koloroj, manĝoj, bestoj, landoj, ktp. sed tiuokaze ankaŭ ne skribu la unuan literon de la vorto por ne fari la ludon tro facila.

- la lernanto kiu unue divenas la vorton iras al la tabulo kaj elpensas siavice alian. Se neniu divenas, tiu kiu elpensis ĝin rajtas resti kaj proponi novan. La ludo ne havas difinitajn daŭron nek gajninton, sed kutime estas tre ŝatata kaj ĉiu aktive partoprenas en ĝi.


KRESKANTA FRAZO

Temas pri laŭgrada kreado de frazo kiel eble plej longa per aldono inter la lernantoj de po unu frazero. Ideala por grupoj 5- aŭ 6-membraj, sed se la klaso estas pli granda vi povas dividi ĝin kaj kontroli du-tri samtempajn frazojn.

- la unua lernanto komencas frazon per vorto(j)n kiu(j)n la dua devas poste ripeti antaŭ ol aldoni propra(j)n. Tria lernanto ripetas la tuton kaj aldonas plian eron. La samon faras unu lernanto post la alia ĝis ilia imagpovo elĉerpiĝos aŭ la frazo fariĝos tro longa por memori.

- jen ekzemplo de celita (serioza) frazo: Lundon / matene / je kvarono post la deka / Johano / iros / kun / sia fratino / al la domo / de / amiko / por / ludi / kune / futbalon.

- por faciligi komencon, aŭ praktiki konkretan vortaron vi povas sugesti kiajn erojn uzi kiel la unuajn.


DESEGNU TIE

Jen ludo kiu certe agrable surprizos multajn lernantojn, ĉar oni kutime nur legigas kaj paroligas ilin.

- unue ĉiu lernanto dividu kajeran paĝon en kelkaj kadroj laŭ unu el la sugestitaj modeloj.

- poste la instruisto petas, ke ĉiu faru desegnon en konkreta kadro; jene: "Sube maldekstre desegnu ĉevalon", "En la mezo bonvolu desegni tablon", ktp.

- pli ol unu bildo povas esti desegnita en ĉiu kadro, sed tiam avertu lernantojn antaŭe por ke ili ne faru tro grandajn desegnojn kaj lasu sufiĉan lokon por du aŭ tri.

- kiam desegnado finiĝas, demandu al lernantoj pri la desegnitaj bildoj, kio estas bona okazo ne nur por kontroli ĉu ili bone komprenis sed ankaŭ por praktiki la akuzativon: "Kion vi desegnis en la mezo?", "En la mezo mi desegnis tabloN, kukoN, horloĝoN kaj domoN".

- kompreneble, oni ne celas artajn majstroverkojn, sed nur rekoneblajn bildojn. Tamen, se vi renkontas lernanton kiu tute ne kapablas esprimi sin per bildoj vi ja povas sugesti, ke li simple skribu la vortojn anstataŭ ol desegni ilin.